Edukeja mastrumado estas la mastrumado de eduka sistemo, per kiu grupo kombinas homajn kaj materiajn rimedojn por kontroli, plani, strategii, kaj efektivigi ĝiajn strukturojn.[1][2] La eduka sistemo konsistas el la profesiularo de diversaj eduk-rilataj institucioj, interalie ministrejoj, regulaj estraroj, agentejoj, sindikatoj, kaj edukejoj. Tiu profesiularo konsistas el politikistoj, lernejestroj, instruistoj, neinstruaj laboristoj, mastrumistoj, kaj aliaj homoj kunlaborantaj.[3][4] Mastrumado - t.e. planado, organizado, efektivigado, kritikado, taksado, kaj integrigado - necesas en ĉiu nivelo de la institucio. Esplorado pri eduka mastrumado devas temigi la dinamikan interagadon inter edukaj gvidantoj, iliaj sekvantoj, kaj la pli vasta komunumo por plibonigi la rezultojn de instruado kaj lernado.[5]